Guy de Maupassant La besto de mastro Belhomme La diliĝenco de Le Havre estis baldaŭ forlasonta Criquetot kaj ĉiuj vojaĝantoj atendis ke oni voku iliajn nomojn en la korto de l' Komercista Hotelo estrata de Filo Malandain.
Ĝi estis veturilo flava, muntita sur radoj, kiuj pli frue ankaŭ estis flavaj sed nun preskaŭ grizigitaj pro algluiĝado de koto. Tiuj de l' antaŭo estis tute malgrandaj; la malantaŭaj, altaj kaj maldikaj, portis la kofregon ŝvelan kaj misforman, similan al besta ventro. Tri blankaj, malfortaj ĉevaloj jungitaj arbaleste [1], kaj kies grandajn kapojn kaj dikajn rondajn genuojn oni unuarigarde rimarkis, devis treni tiun veturilaĉon iurilate similan al monstro pro la strukturo kaj irmaniero. La ĉevaloj ŝajnis jam endormiĝintaj antaŭ la stranga veturilo.