Koloroj
Издание: Ключевые слова: | Автор: Julio Baghy Переводчик: Жанр: Старинная литература Читать фрагмент Иллюстрации Аннотация: Julio Baghy: KOLOROJ — novelaroPola Esperanto-Asocio Varsovio 1960 Kovrilo, ŝirmkovrilo kaj ilustraĵoj de Miroslaw Tokarczyk Redaktoro Boleslaw Monkiewicz Teknika redaktoro Irena Żmigrodzka Koloroj Printempe mi ŝatas la ekfloradon de la Vivo. Promeso nestas en ĝi. La pompanta Naturo prezentas perfektan lirikan poemon: himnon por kaj pro si mem. Per koloroj ĝi esprimas tiun senton, kiun la poetoj klopodas interpreti per ritmoj, rimoj, vortornamo. La pentroartisto himnas per peniko. Versfarantoj, kolormiksantoj, vi epigone imitas. Viaj talentoj povas nur rigidigi la momenton, fiksi la efemeran esprimiĝon. Senpove vi staras antaŭ la eterna movo, evoluo de la koloroj. Nek la plumo, nek la peniko kapablas sentigi la vivon de la koloroj, iliajn naskiĝon, amon, batalon, tragedion kaj morton. Tian kapablas nur la artiso de la artistoj: la Vivo mem. Ĉi estas la amanto de la koloroj, inspirita kreanto de eterna alternado. Ĝi nek baraktas en la sklavoĉenoj de la Tempo, nek... |