Все права на текст принадлежат автору: Julio Baghy.
Это короткий фрагмент для ознакомления с книгой.
KolorojJulio Baghy

Julio Baghy:

KOLOROJ

novelaro


Pola Esperanto-Asocio

Varsovio 1960

Kovrilo, ŝirmkovrilo kaj ilustraĵoj de Miroslaw Tokarczyk

Redaktoro Boleslaw Monkiewicz

Teknika redaktoro Irena Żmigrodzka

Koloroj

Printempe mi ŝatas la ekfloradon de la Vivo. Promeso nestas en ĝi. La pompanta Naturo prezentas perfektan lirikan poemon: himnon por kaj pro si mem. Per koloroj ĝi esprimas tiun senton, kiun la poetoj klopodas interpreti per ritmoj, rimoj, vortornamo. La pentroartisto himnas per peniko.

Versfarantoj, kolormiksantoj, vi epigone imitas. Viaj talentoj povas nur rigidigi la momenton, fiksi la efemeran esprimiĝon. Senpove vi staras antaŭ la eterna movo, evoluo de la koloroj. Nek la plumo, nek la peniko kapablas sentigi la vivon de la koloroj, iliajn naskiĝon, amon, batalon, tragedion kaj morton.

Tian kapablas nur la artiso de la artistoj: la Vivo mem. Ĉi estas la amanto de la koloroj, inspirita kreanto de eterna alternado. Ĝi nek baraktas en la sklavoĉenoj de la Tempo, nek konservative kroĉiĝas al la tradicio. Ĝi neniam produktas absolute la samon. Nur la ŝajno, la tempa distanco kaj nia limigita perceptemo kredigas la malon al ni. Pro optika eraro oni vidas la rozojn de ĉiu majo samkoloraj. Ni ne rimarkas la delikatajn nuancojn.

Mia imago alie opinias.

La koloroj ŝtelas sin en la animon. La sama koloro devus veki ĉiam la saman efikon... Kaj neniam estis tiel! En la impresoj de ĉiu ekflorado kaj de ĉiu velkado miksiĝis sentonuancoj. Ekzistas larmaj printempaj ĝojoj kaj ridetantaj aŭtunoj. La koloroj influas.

Rigardante la ekfloradon demandoj vekiĝas en mi: kiamaniere naskiĝas la koloroj kaj kiel ili formortas, aŭ ĉu ili eterne vivas? Kia estas la animo de la koloroj? Ĉu ili suferas? Ĉu ankaŭ en ili veadas la limigita libereco? Kiu scias?

La kunfandiga kiso de du koloroj ekvivigas la trian kaj ĝi amsopire serĉas sian parulinon por produkti la kvinan koloron... Kaj tiel senfine. La tragedio de la koloro esprimiĝas en la senkoloriĝo.

Senkoloriĝo... Ho, malriĉa homa lingvo!... Eĉ la senkoloreco estas ja koloro. La koloroj eterne vivas. Ili estas spegulbildoj; ili prezentas la elradiadon animan de la Vivo mem. Printempe ili promesas, aŭtune funebras kaj vintre... Ni ne parolu pri la vintro!

Estas printempo. Miaj okuloj turnas sin al la kampaj flortapiŝoj. Mia rigardo paŝtas sin en la freŝa kolorpompo. Mia animo lude vetkuradas kun la feliĉaj skarabetoj inter la junaj herboj. Estas printempo! Printempo! La koloroj amiĝadas, brilas, logas, paron serĉas kaj... kaj... Ve, kial depost jaroj aŭtuna unutoneco regas en la homaj animoj? Kial ili rezignas pri kolorpompo de la Vivo? Kial ili penadas al unutona kolorigado de la ekzisto?

Onidire la koloro de la Vivo estas ruĝa. Por la homo certe ĝi estas: la koloro de la sango... Sed la elverŝita sango bruniĝais, nigriĝas. Jen koloroj, kiuj simbolas la agoniadon kaj morton... Estas mensogo, ke la koloro de la Vivo estas nur ruĝa. Milnuance varias la koloro de la Vivo kaj ĉiu nuanco havas sian destinon. Eĉ la vivdona sunradio pompas sepkolore!

Homoj, for el inter la kvar muroj! Iru al la vastaj kampoj, paŝtu vian rigardon, satigu vian animon je kolorpompo kaj lernu, fine komprenu tie en la libera naturo, ke la Vivo ne toleras la unutonecon, ĉar en tio ĝi pereigus sin mem. Vivo estas tie, kie al la pompa harmonio de la koloroj ridetas la printempaj sunradioj. Vivo estas nur tie, kie oni ne kaŝas, ne subpremas, ne volas sufoki la mil nuancojn per unukolora tuko.

La kunfandiĝo de koloroj rezultas senkolorecon. La senkoloreco simbolas morton.

Estas printempo! La milkolora Vivo ridetas al vi, homoj. Malfeliĉa estas la kolorblindulo kaj kompatinda la senracia preferanto de unu koloro. Ili reprezentas senkolorigon kaj similas al la vintra mortotuko... Sed la kaŝitaj, tegitaj koloroj restas koloroj eĉ en la utero de la tero kaj ĉiuprintempe demonsitracias en la sunbrilo pri la nevenkebla Vivo.


Didonita pano

Kristo-legendo en la jaro 1938

La Dianimo de Kristo sopiris al la Tero. Lia ĉioscia, ĉiovida Estaĵo ree deziris sian forlasitan korpoŝelon. Nek vidi, nek scii Li deziris, sed nur por momento per la sensoj de la ordinaraj mortemuloj Li volis senti la benitajn bonaĵojn de sia semaĵo, lasita sur la Tero. Per homaj okuloj Li volis vidi la triumfan spikiĝon de la semeroj. Per homa koro Li volis ĝoji pro la graco de la ĉiela Savo. Li volis renkonti sin mem en la milionoj da homoj...

Kaj la dia volo enkorpiĝis; alprenante sian torturitan homan formon Li kaŝis per la ĉifonoj de la malriĉeco siajn kvin sanktajn vundojn kaj subenvenis sur la Teron...

La Ĉiela Migranto ekiris sur la sensignaj vojoj... Li iris, iris kaj forgesante pri sia "dieco" Li serĉis tiun sian "memo"-n, pri kies majesteco la mondo predikas jam preskaŭ du mil jarojn... Li iris, iris, sed ve, Li renkontis nur sian — nomon... Ve! Li vidis sian teran figuron nur ridigita en marmorŝtonoj, skulptita el lignoj, pentrita per farboj, katenita per vortoj... Nur tiel! Nur tiel!!... Ve! Per pimpaj ornamaĵoj la mondo kaŝis tiun simplan Dian Veron, kiun Li portis suben el la Ĉielo sur la Teron kaj kun farizea okulturnado la mondo nun citas Liajn vortojn por pledi por si: "Mia regno ne estas el tiu ĉi mondo!"... Ve, ve!! Li ja larĝe malfermis la limojn de tiu regno per sia ofero kaj per tio Li donis leĝon ankaŭ por la tera vivo... Ve! Ve!

La Ĉiela Migranto veante iris sur la vojo de la "mil ĝemoj". Liajn ĉifonojn pliĉifonigis la — senhejmeco. Sur Lia korpo novajn vundojn ŝiris la skurĝobatoj de la Malkompreno. Li devis senti, ke ankaŭ hodiaŭ, en la jaro 1938-a de la Dia Savo, same kiel iam, la malsata buŝo kaj soifa gorĝo, kvankam en la animo deziras Kriston, tamen voĉdonas por Barabaso. Li devis toleri, ke centfoje ree Lin krucumu la — sinadoranta Fiero kaj Lian koron trapiku milfoje la — lanco de la Potenco.

La humiligo, barakto kaj torturo de nova Golgoto taŭzis Lin kaj la homa naneco denove kraĉis sian fanatikan neadon al la Nevidebla Dio, tenata en Lia homa korpo kaj... kaj tiu ĉi Eterna Dio malespere eksvenis en Li, sole la turmentita Homo kun ĉielsieĝa doloro ekveis en la dezerto de la Tero.

— La Homon savi neeble, ĉar Li ne volas saviĝi!

La Ĉiela Migranto, ŝarĝita de la tera balasto, lace trenis sin plu sur la sensignaj vojoj de la homa vivo.

Iun tagon Li trapaŝis sur sunbakita, milfenda stoplejo. De malproksimo, el korto de iu farmdomo, sonis (unutona muĝo de draŝmaŝino. Postrikolta laboro. Li ekatentis, plene absorbis la muzikon de la fortostreĉa penado.

— La Homo nun kolektas la vivdonan panon... La panon, kiun mi benis.

La Difilo, veninta sur la Teron, havis strangan homan ĝojon. Li estus dezirinta dividi sian unuan ĝojon kun iu Homido. Fore sur la stoplejo Li vidis du kliniĝantajn figurojn. Li ekiris al ili. Unu estis tombserĉe kaduka maljunulo kaj la alia estis ftize maldika etulo, kies vivenergion mueladas la — mizero.

Kiam ili rimarkis la proksimiĝanton, la knabeto timigite ekkriis. Ankaŭ la maljunulo, kiel surprizito en malpermesita agado preparis siajn invalidajn krurojn por rifuĝo, sed poste, vidante la ĉifonitan vestaĵon de la Migranto, li restis samloke.

— Ne kriaĉu, bubo! Li ne aspektas sinjoreca... — li trankviligis la knabeton kaj denove serĉe klinis sin super la stoplejon. — Kiel mi vidas, ankaŭ lin oni ne vartis en skulptita lulilo... Nur migranto.

Kaj la Ĉiela Migranto haltis antaŭ ili. En Liaj mildaj okuloj ekbrilis kompato, kiam Li vidis tiel kune la mortantan printempon kaj la senfruktan aŭtunon. La maljunulo eĉ ne rigardis al Li. Nur la duonnuda knabeto time scivole observadis la fremdulon. Liaj manetoj spasme tenis multeflikitan sakon kaj li defendopete proksimiĝis al sia aveto. La Ĉiela Migranto ridetis al li kaj la timo forflugis el la koro de la knabeto.

— Kion vi faras ĉi tie, homo? — Li demandis por devigi la maljunulon al parolo.

— Vi ja povas vidi. Ĉu ne? Spikojn mi kolektas. Tion, kion la rikoltintoj lasis sur la stoplejo.

— Kial vi ne lasas ilin por la birdoj de la Disinjoro?

— La Disinjoro zorgos pri siaj birdoj.

— Nu, kaj pri vi?

— Pri ni nur la sinjoroj. Sed estas vero; kiu fidas al prizorgado de la sinjoroj, tiu povas mordi nur — aerpanon.

La Ĉiela Migranto ne respondis. Ankaŭ Li konis la veron. Lia muteco igis la maljunulon al suprenrigardo. Mizerfrapita, vivplugita vizaĝo de kamparano rigardis al radianta mildeco de martirvizaĝo. La postsignoj de la suferado formis ilin similaj unu al la alia.

— Ĉu vi estas migranto? — demandis la maljunulo kaj por saluto li eklevis sian kapkovrilon, kiun nur la indulgo povis nomi "ĉapelo".

— Jes, migranto.

— Nu, tio ne estas enviinda... La migranto estas senhejmulo... Verdire ankaŭ ni estas migrantoj. Dum rikoltado, de unu stoplejo al la alia ni migras por kolekti la postlasitajn spikajn... Ankaŭ ni estas migrantoj, tamen hejmon ni havas... Verdire, ĝi estas nur tia, en la teron fosita hejmo, tamen hejmo... Nia hejmo!

— Ankaŭ mi havas, sed ĝi ne estas farita en la tero.

— Ĉu ankaŭ vi serĉas spikojn?

— Ne! Mi serĉas min mem sur la Tero.

La maljunulo surprizite rigardis al la radianta vizaĝo de la Ĉiela Migranto. Strange, kian transtomban lumon havas la somermeza suno, li pensis kaj serĉis konvenajn vortojn por respondi.

— La migrado pleje lacigas tiun, kiu serĉas sin mem. Korpe anime kurbiĝas li ĝis atingo de la celo.

De malproksimo sonis longa fajfo de draŝmaŝino kaj tuj poste akra sonorilsignalo.

— Tagmanĝa tempo estas en la farmejo... Ankaŭ ni povas manĝi iom — li diris duonvoĉe al la knabeto. — Nu, nepeto, puŝu pli proksimen tiun pansaketon!

La maljunulo kun la knabeto ekisidis al la platventra saketo. La Ĉiela Migranto staris apud ili kaj Li vidis, ke la maljunulo per tremetantaj manoj prenas el ĝi terkoloran duonsekan panpecon, kisas kaj disrompas ĝin. La pli grandan parton li etendis al la knabeto.

— Jen, mia servisteto, maĉadu iom da vivo!

La malsata infanbuŝo avide komencis mordadi la sekan nigran knedaĵon. La maljunulo per fingroj erigis la porbuŝan peceton. La Ĉiela Migranto kun premita homa koro miris pri ili.

— Kion vi manĝas?

— Panon.

— Ĉu panon? ... Kian panon?

— Kian Dio donis.

— Dio ne tian panon donis al la Homo — kaj en la voĉo de la Migranto vibris malgaja konsterniĝo.

— Nu, verdire, tiu ĉi pano havas malmulte da tritiko, tamen ĝi estas pano... Forfalinta hordeo, ĉevallasita aveno, almozpetita maizo estas pli en ĝi ol greneroj de kolektitaj spikoj, tamen ĝi estas didonita pano... Nia pano!

— Dio ne tian panon donis al la Homo — la Migranto ripetis kaj Lia voĉo tremis kiel la kaŝita plorego. — Tio ĉi ne estas la pano de la Vivo!

La maljuna kamparano ofendite rigardis al li, konsternite balancis sian blankharan kapon.

— Ne subtaksu, ne primoku la panon de alia! Tio ĉi estas honeste akirita pano... Eble vi mem eĉ tian ne havas — kaj per sia rigardo li pridemandis la Migranton.

— Tian mi ne havas... tian ne... tian ne... — aŭdiĝis duonvoĉe formorte la plurfoje ripetita respondo.

La subita kolero forpasis el la koro de la maljunulo. Tian transteran melankolion radiis tiu nekonata, tamen ŝajne ofte vidita vizaĝo, ke li mildigis sian tonon en la respondo.

— Negrave!... Nia pano estas tia... Ĝi bone gustas al la malsataj buŝoj kaj bone povas gusti ankaŭ al la laciĝinta migranto, kiu ne havas tian panon — kaj duoniginte sian propran parton kun paciĝinta koro li etendis unu pecon al la fremdulo. — Nu, akceptu ĝin! Vi vidos, ke ankaŭ ĝi estas didonita pano. Ĝi donos forton al la migranto, ĉar ĝi estas bonkore donita... Nu, prenu jam, ĉar vidante vin tiel senpana amariĝas la peceto en mia buŝo.

La Ĉiela Migranto akceptis ĝin. El liaj okuloj du homaj larmogutoj de la ploranta Difilo falis sur la panon, kiam li tre humile, kun kortorda mildeco dankis lin pro ĝi.

— Vi pravas, homo. Didonita pano ĝi estas. Mi dankas, ke Vi donis el ĝi... Nun mi jam iros plu... mi jam povos iri plu, ĉar... ĉar mi renkontis min sur la Tero... Estu benata la didonita pano de la malriĉulo! — kaj Li ekiris tra la stoplejo en la abundan garbon de la sunradioj kaj iris... iris... kaj subite malaperis ie en la blindiga somermeza sunlumo, al kiu du miregantaj okulparoj gape rigardis... Nur longa fabelanta silento restis post Li.

La knabeto ekmordis sian "tagmanĝan",

— Aveto, ho kiel bongusta estas tiu ĉi pano nia — li aklamadis plenbuŝe. — La ĉiela manao, pri kiu la sinjoro paroĥestro parolis, povis havi tian guston. Ĉu ne, aveto?

— Eble la beno de la migranto dolĉigis ĝin, nepeto mia.

— Kiu estis tiu ĉi homo, aveto?

— Kiu li estis? Kio li estis? Mi ne scias. Mi vidis nur, ke li estas migranto, ke li malsatas kaj ke li estas pli neniohavanta ol ni, kaj mi pensis pri nia Sinjoro Jesuo Kristo kaj mi donis al li peceton el tiu ĉi ŝvitsalita pano... Ĉiu povas doni nur el tia, kian li havas... Ni havas nur tian... tian didonitan panon, nepeto mia.

Kamparano kaj lia kaprino

Foje araba kamparano aĉetis kaprinon en la foiro de Bagdad. La kaprino estis sufiĉe grasa, montriĝis bona aĉetaĵo pro sia laktoriĉa mamo. Kun granda ĝojo la kamparano ekiris al sia vilaĝo kondukante per ŝnurego la belan kaprinon. Survoje renkonte al li venis alia karaparano, kiu haltigis lin.

— Allah kreskigu vian banbon tre longa! Kiel belan kaprinon vi havas! Kie vi aĉetis ŝin?

— Nu, en la foiro de Bagdad — respondis nia kamparano.

— Kaj kien vi kondukas ŝin? ...




Все права на текст принадлежат автору: Julio Baghy.
Это короткий фрагмент для ознакомления с книгой.
KolorojJulio Baghy