Migranta plumo
Издание: Год публикации: 1929 Ключевые слова: | Автор: Julio Baghy Переводчик: Жанр: Новелла, Поэма Читать фрагмент Иллюстрации Аннотация: Julio Baghy: MIGRANTA PLUMO — (teatraĵoj, noveletoj, poemoj)Eldono de Hungarlanda Esperanto Societo Kaj Ludoviko Kókai IV., Kamermayer Károly-u. 3. BUDAPEST, 1929AL KAVALIROJ DE LA PACO Kavaliroj de l' Tutmonda Paco, kun kora soleno salutas mi vin! Superombru vin transtera graco en nobla labor' de komenco ĝis fin'! Vana preĝo de l' senpatraj buŝoj, vidvina funebro, patrina dolor', muta veo el sub tombaj pluŝoj de fratoj murditaj nun ŝvebas al kor'... Ho, aŭskultu la martiran psalmon! Tre orfe ĝi ploras en bruo de l' mond'. Ĝi inspiru vin por planti palmon de l' paco tutmonda kaj bela estont'!Kavaliroj de l' Tutmonda Paco, jam nun fantomadas la nova milit': antaŭ pacaj sojloj la minaco jen skuas la pugnojn kun venĝo kaj spit'. Por kanonoj la patrinoj naskas kaj oni edukas la filojn por mort', nun ankoraŭ la malic' sin maskas, sed baldaŭ la vivon sufokos perfort'. Monstraj manoj kirlas la vivmaron, preparas abismojn sub la ondokrest'; fora fulm'... |