Vortaro de Esperanto 1910


Vortaro de Esperanto 1910
Vortaro de Esperanto 1910

Издание:
Ключевые слова:
Автор:
Kabe

Переводчик:

Жанр:
Старинная литература



Читать фрагмент Иллюстрации

Аннотация:

Kabe

Vortaro de Esperanto

Senŝanĝa represo de la eldono 1910 Kun enkonduko kaj komentoj de

Bernhard Pabst

Berlino

2013

Kabe [t.e. Bein, Kazimierz]. Vortaro de Esperanto. Senŝanĝa represo de la eldono Parizo 1910. Kun enkonduko kaj komentoj de Bernhard Pabst. Berlino 2013. Kontakto: bernhard.pabst[ĉe]gmx.de (anstataŭigu [ĉe] per @). Stato: 2014-01-05.

Enkonduko

La „Vortaro de Esperanto" de Kazimierz Bein, pseŭdonime Kabe, el la jaro 1910 estas la unua difinvortaro de Esperanto.[1] Kvankam historia vortaro de antaŭ pli ol cent jaroj, ĝi daŭre estas interesa. Ĉefe ĝi helpas al la kompreno de la vort-trezoro de l' Fundamento de Esperanto, publikigita en 1905. Krome ĝi fariĝis modelo por la posta Plena Vortaro de Esperanto de 1930 / 1934, el kiu evoluis la Plena Ilustrita Vortaro de 1970, 2002 kaj 2005.

Kvankam represita en 1911, 1925 kaj 1984, la Kabe-vortaro ĉiam restis neŝanĝita. Kabe en 1910 senrevene forlasis la Esperanto-movadon. Ankaŭ la nuna eldono celas laŭeble fidele...