Ĉielarko — antologio de fabeloj
Издание: Ключевые слова: | Автор: Julio Baghy Переводчик: Жанр: Поэзия Читать фрагмент Иллюстрации Аннотация: Julio Baghy: Ĉielarko — antologio de fabeloj originale en versoj reverkitajLa Laguna MCMLXVI ANTAŬPAROLO Jen antaŭparolo al la verko, kies dek du temojn mi elektis el fabelaro de dek du popoloj. Emfaze mi ripetas, ke nur la temojn. Mem la prozaj tekstoj — ĉu en formo de buŝa rakonto, ĉu en tiu de presaĵo — prezentis sin tro seke koncizaj aŭ vortavare resumaj por esti indaj al traduko. Cetere mi deziris krei kaj ne sklave interpreti. Jes, krei ion specialan, kio ne ekzistis ĝis nun en nia literaturo kaj, tre verŝajne, kio mankas ankaŭ en la naciaj literaturoj: antologio de fabeloj de fremdaj popoloj, verse reverkitaj de unu poeto. Min incitis la penso doni internacian antologion de fabeloj, verkitan en lingvo internacia tiel, ke ĝi sence ne falsu la originalon, sed interpretita en nia poezia lingvo ĝi havu tian valorpluson, kian originala kreaĵo havas por nia esperanto-literaturo. La incitan penson nutris mia duobla amo: kora simpatio al miaj geamikoj, kiuj ĝoje... |